Scott McCloud

Scott McCloud ĉe la franca bildliteraturfestivalo Angouleme en 2000.

Scott MCCLOUD (naskiĝis en 1960 en Masaĉuseco) estas usona bildliteraturisto kaj grava teoriisto pri bildliteraturo kiel arto.

McCloud kreis komiksfiguron Zot en 1984, kiel amuza kontraŭpunkto al la tradicia seriozega superheroo kiu estas ofte trovita en bildliteraturoj kaj sur filmoj. Sed li estas aktiva kiel verkisto kaj strejisto en la bildliteratura industrio, li ĉefe estas fama kiel bildliteratura teoriisto per liaj libroj Understanding Comics [Komprenadi bildliteraturojn], kiu esploras kelkajn teknikojn por diri historiojn kun bildoj, kaj Reinventing Comics [Reinventadi bildliteraturon], kiu esploras la estonton de bildliteraturo. La tria libro Making Comics [Kreadi bidliteraturojn] eldonos dum 2006, kaj priskribos strekteknikojn kaj aliajn teknikojn por fari bildliteraturojn.

En 1990 li kun lia amiko Stephen Bisette inventis la 24-horan bildliteraturon, dudek-kvar-paĝaj bildliteraturoj kiu estas kreita dum dudek-kvar horoj. Ĝis nun kreitis pli ol tricent el tiaj bildliteraturoj, kreita baldaŭ de profesiaj bildliteraturistoj kaj amatoroj. Multaj eldonitis libroforme en 2004.


Developed by StudentB