Sefardoj | |
---|---|
etno | |
judoj | |
judoj | |
Suma populacio | |
100 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
hebrea lingvo • judhispana lingvo • Haketia • jud-araba lingvaro | |
Religio | |
judismo | |
Sefardoj (hebree: Sefaradim (ספרדים)) estas branĉo el judoj, idoj de tiuj, kiuj ĝis 16-a jarcento loĝis en Iberio. Multaj estis elpelitaj. Aliaj akceptis kristanan bapton kaj daŭris kiel converso-oj. Tamen, la persekuto de Hispana kaj Portugala Inkvizicioj kaŭzis, ke multaj ekziliĝis. La rifuĝolandoj de la sefardoj estis Portugalio (1492-1498), Nordafriko, Otomana Imperio (Istanbulo, Izmir, Saloniko), la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Nederlando kaj Belgio).
Multaj sefardaj komunumoj konservis dialekton de la kastilia lingvo, la judhispana lingvo.