Senegalo (ankaŭ Senegalio)[1] estas regno en okcidenta Afriko, ĉe kaj ĉefe sude de la rivero Senegalo kiu formas la limon kun Maŭritanio. Krome Senegalo limas ankaŭ kun Malio oriente kaj kun Gvineo kaj kun Gvineo Bisaŭa sude, krom kun Atlantiko okcidente. Krome ene de Senegalo estas la regno Gambio ĉe la rivero samnoma laŭlonge de 300 km. La insularo kaj regno de Kaboverdo estas en la oceano ĉirkaŭ 560 km enmare kaj antaŭ Senegalo.
Senegalo estas en la centra pinto de Okcidenta Afriko, sub la arabaj landoj (Maŭritanio norde estas la lasta araba lando) kaj la landoj de la Golfo de Gvineo sude, kaj la duoninsulo Verda Kabo (ne konfuzu kun la najbara insularlando Kaboverdo) en Senegalo estas la plej okcidenta parto de Afriko, krom insuloj.
La loĝantaro de Senegalo estas ĉefe islama. La lando estis dum pli ol unu jarcento kolonio de Francio kaj pro tio ties influo estas konsiderinda. Kiel ĉe multaj afrikaj landoj, tiu ĉi enhavas multetnan loĝantaron, el kiu la majoritataj grupo kaj lingvo estas la volofa kaj volofoj respektive.
Senegalo akiris sian sendependecon de Francio en 1960, kaj dum siaj jaroj da ekzistado tie regis stabila reĝimo. Male al multaj afrikaj landoj, ne okazis militaj puĉoj, etnaj konfliktoj aŭ civilaj militoj. Senegalo estas hodiaŭ modelo de plurpartia demokratio en Afriko.