Senmorteco aŭ eterna vivo estas filozofia, religia kaj scienca koncepto, laŭ kiu estulo (ĉi-kaze homo) kapablus ekzistadi korpe aŭ mense dum senfina tempo. Ĉar senmorteco estas la kontraŭo kaj neado de morto, ĝi ĉiam fascinis homojn de la komenco de historio. La eposo pri Gilgameŝ, kiu datiĝas de la 22-a jarcento a.K., estas unuvorte klopodado de heroo al senmorteco. Kaj ankaŭ la saĝuloj de la Biblio imagis ke origine la homo estis kreita senmorta kaj nur pro peko li ĝin perdis (Gn 1-2).
La ebleco kaj formo de senfina homa vivo, sed ankaŭ sendepende se animo ekzistas aŭ ne, estas gravegaj temoj por ĉiuj religioj. [1]
Senmorteco prezentas almenaŭ du precipajn nociojn: senmorteco fizika kaj senmorteco spirita (anima). La fizika senmorteco koncernas tion kion oni vidas velkema, nome la korpo, la spirita koncernas la ekziston postmortan kun korpo aŭ kun korpo. La unua esploras koncepton facilan, la dua ĝin ricevas el kredo aŭ el filozofiaj konkludoj. [2].