Eŭropa Komisiono konfirmis ke al la civitanoj de Rusio estas malpermesite alporti al Eŭropa Unio preskaŭ ĉiujn personajn aĵojn, inkluzive ŝampuojn, movtelefonojn kaj aŭtojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
The New York Times publikigis rezultojn de sia ĵurnalisma enketo, pruvinta ke urbon Kostjantinivka en Donecka provinco la 6-an de septembro trafis ukraina misilo, mortiginta 15 kaj vundinta 36 homojn. Ukrainaj aŭtoritatoj akuzis Rusion dum usonaj ĵurnalistoj konkludis ke la tragedion kaŭzis ukraina misilo de la sistemo Buk, lanĉita de ukrainaj trupoj lokitaj 16 km for responde al rusia atako.
Ĉambro de Deputitoj de Kanado aplaŭdis al Jaroslav Hunka, veterano de la SS-divizio "Galicio", prezentita kiel "luktanto por ukraina sendependeco kontraŭ la rusoj". Tio okazis dum vizito de ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij, kaj kaŭzis grandan skandalon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis evakuadon de la franca ambasadejo kaj foriron de la francaj trupoj el Niĝero ĝis la fino de la jaro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Post la konkero fare de Azerbajĝano de la neagnoskita Respubliko de Montara Karabaĥo okazis amasa fuĝo de armenoj, kaj tiukadre okazis ankaŭ akcidento rande de Stepanakerto ĉe benzinstacio kiam eksplodis cisterno kun benzino, pro kio pereis 68 homoj, kaj pluraj estis vunditaj.
Pola gazeto Rzeczpospolita raportis reference al oficiala enketado, ke misilo mortiginta la 15-an de novembro 2022 du polajn kamparanojn, estis pafita de ukraina armeo, kvankam Ukrainio plu akuzas pri tio Rusion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Dum nupto en Irako okazis incendio, kiu rezultis en pli ol cent mortoj.