Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seulo (Italio). |
Seulo | |||
koree 서울, hangeŭlo: 서울특별시, ĉinskribe: 서울特別市, Norma transskribo: Seoul Teukbyeolsi, McCune-Reischauer: Sŏul T'ŭkpyŏlsi | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: 서울특별시 | |||
Statuso: Speciala urbo Seulo | |||
Lando | Sud-Koreio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Koreio | ||
Historia regiono | Silla | ||
Riveroj | Hangang, Cheonggyecheon | ||
Situo | Seulo | ||
- alteco | 80 m s. m. | ||
- koordinatoj | 37° 34′ 08″ N 126° 58′ 36″ O / 37.56889 °N, 126.97667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 836 m s. m. | ||
Areo | 605,33 km² (60 533 ha) | ||
Loĝantaro | 10 464 051 (2010) | ||
- de metropolo | 29 500 000 | ||
Denseco | 17 286,52 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | -18 | ||
Urbestro | Oh Se-hoon
(ekde 8-a de aprilo 2021) | ||
Horzono | UTC (UTC+9) | ||
ISO 3166-2 | KR-11 | ||
Floro | Forsitio | ||
Arbo | Ginko | ||
Birdo | Korea pigo | ||
Situo enkadre de Azio
| |||
Situo enkadre de Sud-Koreio
| |||
urbodistriktoj de Seulo
| |||
Vikimedia Komunejo: Seoul | |||
Retpaĝo: www.seoul.go.kr | |||
Seulo (koree 서울 [səŭl] aŭskulti) estas la ĉefurbo de Sud-Koreio. En ĝi loĝas proksimume 10 milionoj da personoj kaj aliaj 9 milionoj en la metropolo; kun sume 19 milionoj [mankas fonto].
La nomo Seul estis uzata ekde la epoko de la reĝlando Silla (57 a.K. – 935 p.K.), poste la urbo nomiĝis antikve Hanyang (한양, 漢陽), poste oni ŝanĝis al Hansŏng (한성, 漢城), kiam ĝi iĝis ĉefurbo de dinastio Joseon en 1394 (ĝi plu konatas per tiu nomo en la ĉina lingvo). Dum la japana kolonia okupacio ĝi estis transnomita Kyŏngsŏng (경성, 京城—Keijō en la japana lingvo), kaj finfine reakiris la nomon Seul ĉe la liberigo en 1945.