Siim KALLAS (naskiĝis la 2-an de oktobro 1948 en Talino) estas estona politikisto. Li interalie inter la 28-a de januaro 2002 kaj la 10-a de aprilo 2003 estis ĉefministro de Estonio, kaj poste vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Barroso. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn administraj aferoj, revizorado kaj kontraŭfraŭda lukto. Li jam membris en la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi ekde la 1-a de majo 2004, kiam Estonio iĝis membroŝtato de la Unio, kaj tiam, kune kun membro el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn ekonomiaj kaj monaj aferoj. Siim Kallas estas membro de la liberala partio Eesti Reformierakond (ER) de Estonio. Li estas la patro de Kaja Kallas.
|
|
|
|