Silabo (de la antikva greka συλλαβή sullabḗ) estas unuo de parolo, kiu konsistas el unu aŭ kelkaj fonoj (simplaj parolsonoj aŭ "fonetikaj segmentoj"). El silaboj konsistas vortoj.
De la fiziologia vidpunkto silabo estas sono aŭ kelkaj sinsekvaj sonoj, prononcataj per unu puŝo de elspirata aero. De la akustika vidpunkto silabo estas parto de parolado, en kiu unu sono estas distingebla per pli klara sonado disde la najbaraj sonoj.
Difino de silabo, kvankam ĝenerale "intuicie komprenebla", varias ĉe diversaj lingvistoj kaj lingvistikaj skoloj (ĝis plena neo de tiu nocio, kiel en la frazo de sovetia esploristo Zinder: "Silabo estas fikcio"). Male, Noam Chomsky diras ke silabo estas realo, dum fonemo estus scienca abstraktaĵo. Ĉiukaze amplekse konstateblas, ke malfacilas difini definitive tiun koncepton, se eble nur por praktikaj celoj sed ne por atingi konkludan teorion.[1] Tiaj praktikaj celoj povus rilati al poezio (metriko, tio estas mezuro aŭ kalkulado de silaboj), komprenebligo en malfavoraj cirkonstancoj, disdivido de skribado laŭ linioj ktp.[2]
En Esperanto kaj aliaj lingvoj, nur vokaloj povas esti centro de silabo, sed estas lingvoj en kiuj duonvokaloj (j, ŭ) aŭ eĉ duonkonsonantoj (r, l, m aŭ n) povas esti centro de silabo, ĉar ili havas sufiĉon da aero (provu prononci ssss, rrrrr). Vere, fonetike ne estas malsamo inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/, ili havas la samajn formantojn en sama frekvenco, nur la daŭro estas malsama. Sekve la diferenco inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/ estas fonema, t. e., gramatika, ne fonetika, t. e., fizika. Ekzemple, en la portugala lingvo, nur oksitonaj vortoj povas fini per vokaloj, paroksitonaj kaj proparoksitonaj finas per konsonantoj aŭ duonvokaloj, kiu formas silabojn ĉar en tiu lingvo tio eblas (kiel ankaŭ en kelkaj slavaj kaj barataj lingvoj).