Simbolo de Wythoff

La 8 formoj por la konstruoj de Wythoff de ĝenerala triangulo (p q r).

En geometrio, simbolo de Wythoff estas mallonga skribmaniero, kreita de matematikisto Willem Abraham Wythoff, por nomado de regula kaj duonregulaj pluredroj uzante konstruon de Wythoff, per prezentado de ili kiel kahelaroj sur la surfaco de sfero, eŭklida ebeno, aŭ hiperbola ebeno.

La simbolo de Wythoff donas 3 nombrojn p q r kaj pozicion de vertikala streko (|) kiu apartigas la nombroj antaŭ kaj post ĝi. Ĉiu nombro prezentas la ordo de speguloj je vertico de la fundamenta triangulo.

Ĉiu simbolo prezentas unu uniforman pluredronuniforman kahelaron, kvankam la sama kahelaro/pluredro povas havi malsamajn simbolojn de Wythoff de malsamaj generaj simetrioj. Ekzemple, la regula kubo povas esti prezentita per 3 | 4 2 kun Oh simetrio, kaj 2 4 | 2 kiel kvadrata prismo kun 2 koloroj kaj D4h simetrio, kaj ankaŭ 2 2 2 | kun 3 koloroj kaj D2h simetrio.


Developed by StudentB