Simetrio (el la greka συμμετρία symmetria "interkonsento en dimensioj, taŭga proporcio, aranĝo")[1] en ĉiutaga lingvaĵo referencas al sento de harmonio kaj belaj proporcio kaj ekvilibro.[2][3] Por ekzemplo, Aristotelo atribuis sferan formon al ĉielaj korpoj, kaj same atribuis tiun formale difinitan geometrian mezuron de simetrio al la natura ordo kaj perfekteco de la kosmo. En matematiko, "simetrio" havas pli precizan difinon, ke objekto estas nevarianta al ajna de variaj transformoj; inklude reflekton, rotacion aŭ skalŝanĝon. Kvankam tiuj du signifoj de "simetrio" povas foje esti apartigitaj, ili estas rilataj.
Matematika simetrio povas estis observata rilate al la tempopaso; kiel spaca rilato; tra geometriaj transformoj; tra aliaj tipoj de funkciaj transformoj; kaj kiel aspekto de abstraktaj objektoj, teoriaj modeloj, lingvaĵo, muziko kaj eĉ sciaro mem.[4] Simetriaj objektoj povas esti materiaj, kiaj persono, kristalo, teksaĵoj, plankaj kaheloj, aŭ molekulo, aŭ ĝi povas esti abstrakta strukturo kia matematika ekvacio aŭ serio de notoj (muziko).
Tiu artikolo priskribas simetrion el tri vidpunktoj: en matematiko, inklude geometrion, nome la plej familiara tipo de simetrio por multaj personoj; en scienco kaj naturo; kaj en arto, kovrante arkitekturon, grafikan arton kaj muzikon.
Simetrio estas en la belaj artoj harmonia rilato inter la partoj kaj la tuto, kiu rezultas el proporcieco kaj regula aranĝo de tiuj partoj. Simetria estas objekto en matematiko, se ĉiu parto de tiu objekto post speguliĝo aŭ rotacio (ĉirkaŭ simetricentro) kongruas kun alia parto; alivorte, se la objekto post speguliĝo aŭ rotacio kongruas kun si mem.
La malo de simetrio estas nesimetrio[5] aŭ malsimetrio[6]