Siro aŭ Al-Seerat an-Nabawiyyah (en araba: السيرة النبوية, latinigite: al-Sīrah an-Nabawiyyah), ofte mallongigita kiel Seerah el kio Siro, kaj tradukita kiel "biografio de la profeto", estas la tradiciaj islamaj biografioj de Muhammad el kiuj, aldone al la Korano kaj al la fidindaj Haditoj, devenas plej el la historia informaro pri lia vivo kaj la frua periodo de Islamo. La verko de Ibn Ishak nome sīrat rasūl allāh estis konservita en la formo de eldonita kopio de lia parola dirado kolektita de unu el liaj studentoj, nome al-Bakka'i, kio estis poste eldonita de ibn Hiŝam.[1] El la aliaj aŭtoroj de siro, neniu el ties libroj survivis ĝis nuntempe kaj restas nur kelkaj citaĵoj kaj haditoj.[2]