Situa vektoro

La movado de punkto P povas esti priskribita per vektoro-valora funkcio r(t), donanta la pozicion

En fiziko, situa vektoropozicia vektororadiusa vektoro estas vektoro kiu prezentas la pozicion de punkto P en spaco rilate al ajna referenca fonto O. Ĝi estas ekvivalento al imagata delokigo de O al P.

La movado de punkta maso povas esti priskribita per vektoro-valora funkcio donanta la pozicion r(t) kiel funkcion de la skalara tempa parametro t. Ĉi tio estas uzata por priskribi la trakon de la pozicioj de partikloj, punktaj masoj, aŭ centroj de maso aŭ iuj punktoj de rigidaj objektoj.

Se la objekto moviĝas el punkto P en punkton Q, ĝia delokiga vektoro s de la moviĝo egalas al subtraho de la fina kaj komenca situaj vektoroj, s=rQ-rP .

Vektora rapido estas derivaĵo de la situa vektoro je tempo. Vektora akcelo estas derivaĵo de la vektora rapido je tempo kaj do estas dua derivaĵo de la situa vektoro je tempo.


Developed by StudentB