Skatolo estas malgranda ujo, diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo, ktp.
Skatoloj estas ortangulaj, rondaj, ovalaj aŭ aliformaj. Ĝis la 19-a jarcento ili estis riĉe ornamitaj luksaĵoj, kiuj ofte estis donacitaj. Oni utiligis ilin foje nur kiel ekspoziciaĵo, sed ĉefe por konservi altvalorajn aĵojn, kiel ekzemple juvelojn, sukeron, bonbonojn, tabakon aŭ monon. Ekzistis ankaŭ skatoloj, kiuj enhavis horloĝojn aŭ aŭtomatajn muzikilojn. Altvaloraj skatoloj estis faritaj el oro aŭ arĝento, alabastro kaj porcelano kaj ornamitaj per eburo, perlamoto, testudaĵo, sukceno aŭ emajlo.
Nuntempe skatolojn enhavas interalie trinkaĵojn kaj konservojn.