Skulptarto

Skulptaĵo pri skulptarto
Roma kopio de la Diskoĵetanto de Mirono.
La falanta gaŭlo, aŭ La Kapitola gaŭlo [1] nome romia marmorkopio de Helenisma verko de la fino de la 3-a jarcento a.K., Kapitolaj Muzeoj, Romo
La Moseo de Mikelanĝelo, (ĉ. 1513–1515), hejmigita en la Baziliko de Sankta Petro en Katenoj en Romo. La skulptaĵo estis mendita en 1505 de la papo Julio la 2-a por sia tombo.

Skulptarto estas ia ajn tri-dimensia formo kreita kiel arta esprimo, ekzemple kreado de artaj objektoj el ligno, ŝtono, metalo kaj aliaj materialoj. Ĝi estas unu el tri ĉefaj klasikaj artoj kune kun pentrarto kaj arkitekturo. Laŭlonge de la historio la triopo funkciis kune, tio estas samtempe kun novklasika skulptarto ankaŭ novklasika arkitekturo, samtempe kun gotika skulptarto ankaŭ gotika pentrarto ktp.

Laŭ Francisko Azorín skulpti estas Formi figuron el solida materio.[2] Li indikas etimologion el la latina esculpere (skulpti). Kaj li aldonas la terminojn skulptado kaj skulptarto, por statuarto kaj ornamoskulptado, skulptisto, skulptaĵo kaj skulptilo.[3]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-03. Alirita 2014-12-16.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 186.
  3. Azorín, samloke.

Developed by StudentB