Socia sekso (neologisme ankaŭ genro [1][2] laŭ la angla vorto gender [ĜENder]) rilatas al la socia kaj kultura interpreto de la regantaj ideoj, roloj, trajtoj kaj atendoj ĉirkaŭ "vireco" kaj "virineco" en socio.
Depende de la kunteksto, ĉi tiuj trajtoj povas inkluzivi biologian sekson (t.e., la stato de esti vira, virina, aŭ intersekseca variaĵo), sociajn strukturojn bazitajn sur sekso (t.e., genraj roloj), aŭ genra identeco.[3][4][5] Plej multaj kulturoj uzas genran duumismon, havante du genrojn (knaboj/viroj kaj knabinoj/virinoj);[6] tiuj, kiuj ekzistas ekster ĉi tiuj grupoj, estas klasifikitaj kiel neduumaj. Iuj socioj havas specifajn genrojn krom "viro" kaj "virino", kiel la hiĝroj de Suda Azio; oni ofte nomas ilin triaj genroj (kaj kvaraj genroj, ktp).
La distingo inter "biologia sekso" kaj "socia sekso," kaj la kapablo difini biologian sekson laŭ absolutaj terminoj, estas tamen komplikitaj pro la ekzisto de homoj kun kondiĉoj, kia la simptomaro de plena androgen-rezistado, kie plene fenotipe inaj homoj estas genotipe "viraj." Ĝi estas plu komplikita pro lastaj studoj en neŭroscienco, kiuj montras similaĵojn inter la malmultaj sekse duformaj cerbaj strukturoj de antaŭhormonterapiaj transseksuloj kaj tiuj de cisgenruloj de ilia interna sekso.[7] Iusence eĉ biologia sekso estas socia konstruaĵo, kvankam utila konstruaĵo por priskribi la plimulton da homoj, sed certe ne scienca leĝo kiel gravito aŭ lumrapido.
En feminisma teorio kaj kvir-teorio oni distingas la utilajn biologiajn klasigojn de vira, ina, kaj interseksa seksoj, disde la socia sekso, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ tiu klasigo, laŭ kiuj oni taksas sin viro, virino, ambaŭ, aŭ neniu el tiuj.
Kelkaj aspektoj de socia sekso estas:
Malakordo aŭ malkonformo inter aspektoj de ies interna sento pri sia sekso kaj ties socie determinita sekso povas logi diskriminacion aŭ eĉ perforton.