Socialdemokrata Ligo | |
---|---|
Sociaal-Democratische Bond | |
partio | |
Lando | Nederlando |
Prezidentoj de parlamenta frakcio | Ferdinand Domela Nieuwenhuis |
Fondiĝo | 1881 |
Fondintoj | Christiaan Cornelissen, Ferdinand Domela Nieuwenhuis, Klaas Ris |
Dissolvo | 1900 |
Koloro(j) | Ruĝa |
Ideologio | Socialismo |
Internacia aliĝo | Unua Internacio |
Ĵurnalo | Recht voor Allen |
La Socialdemokrata Ligo (nederlande: Sociaaldemocratische Bond; mallonge: SDB) estis la unua socialista partio en Nederlando. Ĝi fondiĝis en 1881 kaj estis gvidata de Ferdinand Domela Nieuwenhuis. Komence, SDB ĉefe batalis por universalaj voĉdonrajtoj. Inter 1883 kaj 1885, SDB-anoj manifestaciis apud la reĝaj paradoj je Prinsjesdag. Post 1885, la partio pli fokusiĝis al socia batalo kaj sindikata movado.[1]
La ligo estis revoluciema, sed ja partoprenis la parlamentan elektadon de 1888. En tiu jaro, Domela Nieuwenhuis iĝis nederlanda parlamentano. La aliaj parlamentanoj bojkotis la socialiston kaj poste SDB rifuzis la parlamentan vojon al socialismo.
Socialistoj, kiuj ja kredis je la parlamento fondis novan partion, la Socialdemokrata Laborista Partio en 1894.