XVI Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Melbourne ( Aŭstralio) |
Komenca dato: | La 22-a de novembro 1956 |
Fina dato: | La 8-a de decembro 1956 |
Oficiala malfermanto: | princo Filipo, Duko de Edinburgo |
Olimpika flamo: | Ron Clarke |
Olimpika ĵuro: | John Landy |
Nombro de nacioj: | 72
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 3 314
(2 938 / 376) |
Nombroj de sportoj: | 145 (17 sportfakoj)
akvosportoj, atletiko, korbopilko, bokso, kanuado, biciklado, rajdado, skermo, futbalo, gimnastiko, hokeo, moderna pentatlono, remado, velado, sporta pafado, halterlevo, lukto |
Aliaj kandidatoj: | |
Somera olimpiko | |
← 1952 | 1960 → |
Vintra olimpiko | |
← 1956 | 1960 → |
La 16-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 22-a de novembro 1956 ĝis la 8-a de decembro 1956 en Melbourne, Aŭstralio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de princo Filipo, Duko de Edinburgo, kaj la olimpika flamo estis flamata de Ron Clarke.[1]
Pro veterinaraj kvarantenaj reguloj tamen la konkursoj pri rajdado ne povis okazi en Aŭstralio kaj tial jam estis okazigitaj en Stokholmo, Svedio, en junio 1956. Pri tiu aparta evento, malfermita per la sveda reĝo Gustavo la 6-a Adolfo, vidu en aparta artikolo. En tiu evento la sveda rajdisto Hans Wikne surĉevale fajrigis la olimpikan flamon.