Spermo

Homa spermo rigardata per mikroskopo

Spermo (greke σπέρμα, spérma, "ĝermo", "semo") estas sekrecio de maskla besto cele al seksa reproduktado.

Ĝi konsistas el spermoĉeloj, epiteliaj ĉeloj kaj semoplasmo. La spermoĉeloj estas kreataj en la du testikoj. La semoplasmo estas kreata ankaŭ per aldonaj seksaj glandoj: flanktestikoj, la semoveziko kaj prostato.

Spermo rolas kiel likva transportilo por spermoĉeloj. Ili povas travivi en ĝi dum iom da tempo ĝis kiam ili mortas aŭ eniras ovoĉelon (fekundigo).

Ĉe homoj kaj multaj aliaj bestoj, spermo estas elĵetita de la maskla korpo dum ejakulo, kiu kutime rezultas de la seksa ekscitiĝo de seksumado. Multaj akvemaj bestoj ĵetas la spermoĉelojn rekte en akvon. Ĉe multaj vermoj, multpieduloj, molaj bestoj kaj ĉe kelkaj amfibioj, spermatoforoj estas uzataj anstataŭ spermo.


Developed by StudentB