Stelo (figuro)

Ĉi tiu artikolo temas pri geometria formo. Por uzo de formo "stelo" kiel simbolo rigardu la paĝon Stelo (simbolo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Stelo (apartigilo).
Stela plurlatero de tipo {5/2} konstruita ene de kvinangulo

En geometrio, la stelosteloplurlatero estas nekonveksa egallatera egalangula plurlatero, nomita tiel pro sia steleca aspekto, kreita per interligo de vertico de simpla, konveksa regula n-latera plurlatero alimaniere, al nenajbara vertico, kaj daŭrigo de ĉi tiu procedo ĝis oni denove atingas la originan verticon. Ekzemple, en regula stelokvinlateron, oni povas ekhavi kvinpintan stelon per pentrado de linio de la unua vertico al la tria vertico, de la tria vertico al la kvina vertico, de la kvina vertico al la dua vertico, de la dua vertico al la kvara vertico, kaj de la kvara vertico al la unua vertico. Tio utiligas ripetatan adicion kun modulo de n, kie n estas la nombro de lateroj de la plurlatero kaj la ade adiciata numero x estas pli alta ol 1 kaj malpli ol n-1, aŭ: 1 < x < n-1. La notacio por tia plurlatero estas {n/x} (vidu la Schläfli-simbolon), kiu egalas al {n/n-x}. La plurlatero montrita dekstre estas {5/2}.


Developed by StudentB