Stovo estas fermebla aparato el fandfero, fajenco ktp, en kiu la varmo estas produktata per brulado de ligno, karbo, mazuto aŭ gaso, uzata por hejti ĉambron aŭ/kaj kuiri manĝaĵojn. Ĝi povas esti movebla, fiksa, konstante brula stovo. La tipoj servantaj ankaŭ por kuirado, estis malaltaj.
La stovejo estis ĉambro, konstante hejtata per stovo, restoloko de la familio.