Strasburgo | ||
france Strasbourg, germane Straßburg, alzace: Strossburi | ||
komunumo | ||
|
||
Oficiala nomo: Strasbourg | ||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Grand Est, historie Alzaco | |
Departemento | Bas-Rhin | |
Arondismento | Strasburgo | |
Kantono | 6 kantonoj | |
Komunumaro | Eŭrometropolo Strasburgo | |
Riveroj | Ill, Rejno | |
Situo | Strasburgo | |
- koordinatoj | 48° 35′ 5″ N 7° 45′ 2″ O / 48.58472 °N, 7.75056 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 151 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 132 m s. m. | |
Areo | 78,26 km² (7 826 ha) | |
Loĝantaro | 290 576 (2020) | |
- de aglomeraĵo | 768 868 | |
Denseco | 3 713 loĝ./km² | |
Urbestro | Jeanne Barseghian | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 67000, 67100, 67200 | |
INSEE | 67482 | |
Situo de Strasburgo enkadre de Francio
| ||
Situo de Strasburgo enkadre de Bas-Rhin
| ||
Vikimedia Komunejo: Strasbourg | ||
Retpaĝo: www.strasbourg.eu | ||
Strasburgo (france Strasbourg /stʁa.sbuʁ/, origine germane Straßburg kaj alzace Strossburi /ʃtrosburi/ aŭ Strossburi) estas urbo en orienta Francio, sur la maldekstra bordo de Rejno. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Grand Est kaj de la departemento Malalta Rejno. La urbo estas la sidejo de multaj eŭropaj kaj internaciaj institucioj, precipe la Konsilio de Eŭropo ekde 1949, el kiu dependas la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Eŭropa Kodekso, la Eŭropa Parlamento ekde 1957 (oficiala sidejo ekde 1992), la Eŭropa Ombudsmano, aŭ ankaŭ la sidejo de la Eŭropa televidkanalo ARTE. Pro tio, ĝi estas konata kiel la "Eŭropa ĉefurbo" aŭ ankaŭ la "parlamenta ĉefurbo de Eŭropo". Ĝiaj loĝantoj france estas nomataj strasbourgeois kaj strasbourgeoises.
Strasburgo estas la plej granda urbo en orienta Francio, kaj la sepa de Francio. Ĝia urba areo estas la naŭa de Francio kun 768 868 loĝantoj en 2012 en la franca bordo. Ĝi estas unu el la ĉefaj ekonomiaj centroj de la nordorienta Francio. Ĝia duaranga sektoro estas tre diversa, kaj ĝia serva sektoro ĉefe turnis al la financa, esplorada kaj entreprena konsultado.
Landlima urbo kun Germanio, Strasburgo estis markita per diversaj germanaj kaj francaj administracioj. Ĝia riĉa kaj turmentita historio lasis rimarkindan arkitekturan heredaĵaron. Ĝia urbocentro, sur la Granda Insulo, enskribiĝis al la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1988 kaj komprenas ĉefe la Katedralon Nia-Sinjorino de Strasburgo kaj la kvartalon nome Eta Francio[1].
Strasburgo fariĝis la simbolo de la franc-germana reamikiĝo kaj ĝenerale de la EU. La urbo iom-post-iom specialiĝis en politika, kultura kaj institucia agado. Ĝi estas ankaŭ unu el urboj, kiel Ĝenevo, Liono, Montrealo aŭ Nov-Jorko, kiu estas sidejo de internaciaj institucioj dum ĝi ne estas la ĉefurbo de la lando. Strasburgo estas kongresa internacia urbo, la dua post Parizo[2].
La ĉeesto de diversaj renomaj naciaj instancoj, kiel la Nacia Teatro de Strasburgo, la Nacia kaj Universitata Biblioteko kaj la Rejna Opero, faras de ĉi tiu urbo gravan kulturan centron.