Stutgarto [1] aŭ Ŝtutgarto [2] (germane Stuttgart , alemane Schdùagert ) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio . Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando . Fine de decembro 2022 la urbo havis 632 865 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler . Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche .
↑ Stutgarto laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto , eldono de 1970, paĝo 1040, dekstra kolumno, ankaŭ laŭ la eldono de 2020, reta eldono
↑ alternative Ŝtutgarto en multaj gazetaj artikoloj, ekzemple paĝo 17-19, eldono 4/2019 № 256 de Esperanto aktuell aŭ intervjuo kun Rainer Kurz , tiama prezidanto de GEA, en Kajeroj el la Sudo (Murcia), numero julio-septembro 2000, de la hispana SAT-sekcio , kvankam substrekindas ke ĝis la 1990-aj jaroj pli ofte en la gazetaro por esperantlingvaj artikoloj uziĝis la origina nacilingva urbonomo Stuttgart