Sudafrika Komunista Partio | ||
---|---|---|
komunista partio | ||
Komenco | 1921 vd | |
Lando(j) | Sud-Afriko vd | |
Sidejo | Johanesburgo | |
Ideologio |
komunismo • Marksismo-leninismo • kontraŭrasismo • kontraŭkapitalismo • kontraŭimperiismo • maldekstra naciismo • afrika socialismo • demokrata socialismo | |
Posedatoj | African Communist (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Sudafrika Komunista Partio (SKP) angle South African Communist Party, akronime SACP) estas komunista partio en Sudafriko. Ĝi estis fondita en 1921 surbaze de antaŭa organizaĵo Internacia Socialista Ligo fondita en 1915 interalie de la aktivulo W. H. Andrews, estis deklarita eksterleĝa en 1950, kaj partoprenis en la lukto kontraŭ la reĝimo de la apartismo. Ĝi estas partnero de la Triopa Alianco kun la Afrika Nacia Kongreso (ANK) kaj la Kongreso de Sudafrikaj Sindikatoj (COSATU) kaj tiele markis influon en la sudafrika registaro. Famaj membroj de ties Centra Komitato estis Nelson Mandela, Thabo Mbeki kaj Jacob Zuma.
La Sudafrika Komunista Partio estis finance kaj per armilaro helpata de la ŝtatoj el la komunista bloko. Speciale estis aktiva SKP en la batalo kun apartismo dum la 70-aj jaroj de la 20a jc, kiam ĝiaj aktivuloj partoprenis i.a. en la ribelo en Soweto. Post la falo de la apartismo la partio SKP kun la ANK transprenis la regadon en Sudafriko. La gvidanto de la partio SKP Chris Hani en la jaro 1993 estis mortigita fare de poldevana Janusz Waluś.