Ĉi tiu artikolo temas pri stelo. Por komunumo en Italio rigardu la paĝon Suno (Italio). Por parto de urbo Madrid legu la artikolon Suno (Centro). |
Suno | |
Stelo | |
astronomia simbolo
| |
La Suno en UV.
| |
flava nano • stelo de populacio 1 | |
---|---|
Speco | Flava nano[1] |
Astronomia simbolo | vd |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 26000–28000 lumjaroj |
Periodo | 2,25–2,50 × 108 jaroj |
Meza cirkulrapido | 217 km/s |
Terdistanco - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
147 098 074 km 149 597 887,5 km 152 097 701 km |
Planedaro | Sunsistemo |
Fizikaj ecoj | |
Diametro Ekvatora diametro Polusa diametro |
1 390 950 km 1 391 000 km 1 390 900 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,9891 × 1030 kg 1,408 × 103 kg/m³ 274,0 m/s2 617,54 km/s |
Rotacia periodo | 27t 6h 36m (je ekvatoro) 28t 4h 48m (je latitudo 30°) 30t 19h 12m (je latitudo 60°) 31t 19h 12m (je latitudo 90°) |
Aksa kliniteco | 7,25° (al ekliptiko) 67,23° (al galaksia ebeno) |
Lumeco | 3,827 × 1026 W |
Aĝo | 4,57 miliardoj da jaroj |
Metalenhavo | 0,0177 |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 5778 K (surface) 5 000 000 K (korono) ~15 700 000 K (kerno) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | G2 V |
Absoluta magnitudo | 4,83 |
Videbla magnitudo | −26,74[2] |
Angula diametro - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
31' 31" 32' 03" 32' 35" |
La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de Sunsistemo. La restaj objektoj de tiu sistemo rondiras ĉirkaŭ Suno aŭ iu objekto rondiranta Sunon.
Ĝi estas mezgranda stelo de spektroklaso G2V, flava nano.[1]
Kiel la aliaj steloj en la universo, la Suno estas grandega globo de plasmo. La Tero estas nur je proksimume 150 000 000 km de la Suno. La stela sistemo plej proksima al la Suno estas Alfa Centaŭro. La lumo de la steloj de tiu sistemo bezonas 4,35 jarojn por atingi la Teron. La lumo de la Suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.