Supermara alteco (mallongigo: s.m., super maro aŭ super marnivelo) estas vertikala distanco (alteca diferenco) de certa loko sur la tero al la marnivelo, do la surfaco de iu maro (kutime la plej proksima).
Oni indikas ĝin en metroj super maro (msm), eventuale en futoj super maro en anglousona mezursistemo.
Nuntempe ĝenerale uzata geografia situa sistemo GPS (Global Positioning System) por destinado de situo sur Tero uzas kiel baza nivelo surfacon de matematike kalkulita geoido WGS 84 (World Geodetic Systems), kiu povas de meza surfaco de maro diferenciĝi.
Supermara alteco de lokoj sub nivelo de mara surfaco (malaltaĵoj, profundaĵoj) estas indikata kiel negativa valoro.