Surfado | |
---|---|
speco de sporto • olimpika sporto • ŝatokupo | |
akvosporto • tabulsporto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Surfado aŭ ondorajdado (havaje heʻe nalu [ˈhɛʔɛ ˈnɐlu], angle surfing [ˈsɝfɪŋ]) estas sporto, sur grandaj tabuloj kaj sen plia helpo subengliti grandajn marajn ondojn. La sporto devenas de la insuloj de Havajo kaj angle nomiĝas surfing, kio gvidis al la sinonima esperanta vorto surfado.
De multaj jarcentoj la havajaj junuloj tiel amuzis sin kaj komparis siajn fortojn kaj kapablojn teni la ekvilibron en laŭeble perfekta prognozo de la ondada evoluo. Post kiam kristanaj misiistoj dum la 19-a jarcentoj preskaŭ komplete ekstermis la sporton, ĝi dum la 1950-aj jaroj denove tre populariĝis, kiam multaj junaj usonanoj, vivantaj ĉe oceana bordo, malkovris la sporton por si. De tie la entuziasmiĝo atingis ankaŭ la marbordojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio kaj la aliaj mondopartoj. Nuntempe organiziĝas multaj regionaj, naciaj kaj internaciaj konkursoj, en kiuj surfantoj povas kompari siajn kapablojn. Tre bonaj apudmarbordaj lokoj por surfado ne nur estas en Havajo, Kalifornio aŭ Aŭstralio, sed ankaŭ en Eŭropo multnombraj apudplaĝaj regionoj kun perfektaj ondoj, kaj same en difinitaj lokoj de la aliaj mondaj regionoj. Bezonatas nur surfotabulo aŭ "surfobreto", surfa vakso, specifa ŝnuro de ĉirkaŭ 2 metroj da longo por ligi la tabulon al unu maleolo, kaj eventuale frostoprotekta vesto el neopreno.