Svedio-Norvegio

Svedio-Norvegio
Origina nomo:
Svensk-norska unionen
Unionen mellom Sverige och Norge
 Svedio
 Danio-Norvegio
18141905 Svedio 
Norvegio 

persona unio • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
monarĥio (persona unio de du reĝlandoj)
Estiĝo:
Traktato de Kiel: Svedio ricevis Norvegion kiel rekompenco de perdita Finnlando
Pereo:
sendependiĝo de Norvegio
Antaŭaj ŝtatoj:
Svedio Svedio
Danio-Norvegio Danio-Norvegio
Postsekvaj ŝtatoj:
Svedio Svedio
Norvegio Norvegio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Svedio-Norvegio, aŭ la sved-norvega unio, plennome La Unuiĝintaj Reĝlandoj Svedio kaj Norvegio, svede Förenade konungarikena Sverige och Norge, norvege De forenede Kongeriger Norge og Sverige, estis internacijure fiksita persona unio de la du reĝlandoj Svedio kaj Norvegio en la periodo 18141905. La unio ekestis el la Traktato de Kiel la 14-an de januaro 1814 kaj el la posta interkonsento de Moss kaj estis konfirmita per revizio de la norvegia konstitucio en 1814 kaj per sveda leĝo 1815. La unio estis kompromiso inter la norvegia sendependemo, esprimita en la konstitucio de Eidsvoll (de la 17-a de majo 1814, pro kio la 17-a de majo estas norvega nacia tago), kaj la svedia regemo super Norvegio, kiel rekompenco por la perdita Finnlando kaj la al Danio fordonita Sveda Pomerio.

La unio ne estis propra ŝtato; Svedio kaj Norvegio restis du apartaj ŝtatoj, kun apartaj leĝaroj, parlamentoj kaj registaroj, sed havis komunan reĝon. Nur pri internaciaj rilatoj decidis sole la sveda registaro, tiel la du ŝtatoj eksterlande impresis kvazaŭ unu sola, pligrandigita sveda ŝtato.


Developed by StudentB