Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna ŝtato "Respubliko Ĉinio" situanta sur insulo Tajvano. Por historia periodo antaŭ "Ĉina Popola Respubliko" rigardu la paĝon Respubliko Ĉinio (1912-1949). Por la insulo legu la artikolon Geografio de Tajvano. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Tajvano (apartigilo). |
Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó) estas parte agnoskita ŝtato, situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio.
Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinion, Filipinojn, kaj Japanion. Ekde 1972, Tajvano ne plu estas lando konfirmita de la Unuiĝintaj Nacioj.
Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato kaj la plej granda ekonomio ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj.
En la insulo Tajvano loĝis ĉefe indiĝenaj popoloj, antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la 16-a jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando Dongning establiĝis mallonge antaŭ ol la Dinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon. Poste, Tajvano estis regata de Japanio dum longa tempo, antaŭ ol Respubliko Ĉinio gajnis la administradon de insulon. Nuntempe, Tajvano, kun kelkaj pli malgrandaj insuloj (precipe la insularoj Ĝinmenoj, Macuoj kaj Penghuoj), faras Respubliko Ĉinio.