Taksonomio (el la greka ταξινομία, kiu signifas « leĝo de ordigo ») estas la parto de biologio, kiu celas sisteman klasigadon de vivuloj. En la klasika aŭ tradicia taksonomio: la grupigo okazas laŭ morfologiaj trajtoj, karakterizaĵoj. La priskribo okazas surbaze de fotoj, desegnaĵoj, mezuradoj kaj referencaj specimenoj.
En la nombra taksonomio, oni kolektas kiel eble plej multajn indikojn (biologian, genetikan, morfologian, kondutan ktp.) pri la klasifikonta taksono. Poste oni grupigas taksonojn, analizas la parencecon nur surbaze de la estantaj aŭ mankantaj indikoj.