Teneka lingvo

Teneka, alilingve : Téenek, Huaxteca (ISO : hus)
Parolata en Meksiko (San Luis Potosí, Veracruz kajTamaulipas)
Parolantaro 173.233 (2000)
Lingvofamilio

Maja

  • Huasteca
    • Teneka
Alfabeto Latina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala en
Nenie. La teneka estas unu de la 62 rekonataj indiĝenaj lingvoj de Meksiko.
Lingvokodoj
ISO 639-1 -
ISO 639-2 -
ISO 639-3 hus
Portalo Lingvo

La teneka (Teenek kaaw, Teenek kawintalab; Etnonimo : Téenek) estas indiĝena lingvo de Meksiko , kiu apartenas al la majaa lingvofamilio. Ĉirkaŭ la jaro 2005, ĝi estis parolata de kelkaj 150 000 homoj (Huastekoj/Tenekoj) precipe en la federaciaj ŝtatoj de San Luis Potosí kaj Veracruz samkiel (malpli multnombre) en Tamaulipas.

La gramatiko de la lingvo nur antaŭnelonge (1988) estis bone priskribita.

En la teneka ekzistas riĉega mitologia tradicio kiu ankoraŭ estas nur parte alirebla.

La teneka fariĝis disigita de la aliaj majaaj lingvoj, supozeble pro migrado el la majaa kernareo. Ĝis en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento varianto de la teneka (la ĉikomucelteka) estis parolata ankoraŭ de kelkaj loĝantoj en Chiapas (Suda Meksiko).


Developed by StudentB