En matematiko, la Teoremo de Pitagoro estas la rilato inter la tri lateroj de orta triangulo. La teoremo estas nomita tiel laŭ la nomo de la antikva Greka matematikisto Pitagoro, unu el pluraj antikvuloj kiuj malkovris ĝin.
La teoremo estas kiel sube:
Se c estas la longo de la hipotenuzo kaj ankaŭ a kaj b estas la longoj de la du aliaj lateroj (tio estas, la katetoj), la teoremo povas esti skribita kiel sube:
Tiele ĝi povas esti esprimita kiel ekvacio nome Pitagora Ekvacio.[1]
La teoremo estas teoria esprimo de la arto disvolvita de hindaj, babilonaj kaj egiptaj konstruistoj kaj sacerdotoj por atingi precize ortajn angulojn por kampoj aŭ konstruaĵoj helpe de ŝnuroj. Jam malgranda eraro povas esti katastrofa rezulto por grandaj konstruaĵoj. Pri piramidokonstruaĵoj kun 200-metraj flankoj, konstruistoj ne rajtis erari eĉ ne minimume.