Teorio de la relativeco

La vorto relativeco karakterizas du teoriojn, pri speciala relativeco kaj pri ĝenerala relativeco, kiujn fondis, ellaborinte iliajn fundamentajn partojn, fizikisto Albert Einstein (esperantigite: Alberto Ejnŝtejno.

La unua, speciala relativeco, traktas rapidajn objektojn kaj lumon. Bazitaj sur konstatoj de la rapido de lumo, Ejnŝtejno asertis, ke la rapido de lumo estas la sama en ĉiuj inerciaj referencaj kadroj. Li ankaŭ asertis, ke la leĝoj de meĥaniko estas la samaj en ĉiuj inerciaj kadroj.

La dua, ĝenerala relativeco, estas ĝeneraligo de la speciala teorio. Ĝi kondukas la konkludojn pri movado en akcelantaj kadroj kaj pri la kampa teorio de gravito. Unu principo de ĝenerala relativeco estas ke gravita kaj inercia maso estas ekvivalentaj. Alia principo estas, ke leĝoj de meĥaniko estas la samaj en inerciaj kaj ne-inerciaj kadroj. Konsekvencoj de la ĝenerala relativeco estas la universo-modeloj, tirataj de ties ekvacioj, kaj aliaj problemoj pri kosmologio.


Developed by StudentB