Terpomo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Terpomo


Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Solano Solanum
Solanum tuberosum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Terpomo (Solanum tuberosum) estas kulturplanto grava por la homaro, plurjara planto apartenanta al la familio Solanacoj.[1] La tubero de la planto enhavas la nutran amelon grandkvante. Ĝi estas radiklegomo indiĝena de Ameriko. La planto venis en la 16-a jarcento el Sudameriko, kaj pli precize ĝi estis aldomigita en la Altiplano antaŭ sep mil jaroj. Ĝi estis alportita al Eŭropo fare de hispanaj konkistadoroj, pli kiel botanika kuriozaĵo ol kiel vera nutraĵo. Konatigis ĝin en Eŭropo Charles de l'Ecluse. Sed longtempe ĝi estis uzata nur por nutri gregojn. Ties konsumo poste kreskis kaj ties kultivo etendiĝis al la tuta mondo ĝis iĝi nuntempe unu el ĉefaj nutraĵoj por la homa estaĵo.

Ĝenerala aspekto kun floroj

Specioj de naturaj terpomoj troveblas el Suda Usono ĝis suda Ĉilio.[2] Dekomence oni supozis, ke terpomo estis aldomigita fare de indiĝenaj indianoj sendepende en multaj lokoj,[3] sed postaj genetikaj studioj markis unusolan originon, nome en la areo de nuntempa suda Peruo kaj plej nordokcidenta Bolivio. Terpomoj oni aldomigis tie proksimume antaŭ 7 000 – 10 000 jaroj, el specioj de la komplekso Solanum brevicaule.[4][5][6] En la regiono de Andoj de Sudameriko, de kie la specio estas indiĝena, ankoraŭ oni kultivas kelkajn proksimajn parencajn speciojn de terpomo.

La terpomoj estis enkondukitaj en Eŭropo el Ameriko fare de hispanoj en la dua duono de la 16-a jarcento. Nuntempe ĝi estas baza manĝaĵo en multaj partoj de la mondo kaj integra parto de multo de la tutmonda manĝodisponeblo. Je 2014, terpomoj estis la kvara plej granda manĝokultivado post maizo, tritiko, kaj rizo.[7] Post jarmiloj de selekta bredado, estas nun ĉirkaŭ 5 000 diferencaj tipoj de terpomoj.[5] Ĉirkaŭ 99% de terpomoj nuntempe kultivataj tutmonde descendas el variaĵoj kiuj originiĝis en la malaltaj teroj de sudcentra Ĉilio.[8] La gravo de terpomo kiel manĝofonto kaj kiel kuirarta ingredienco varias laŭ regiono kaj estas ankoraŭ ŝanĝiĝanta. Ĝi plue estas esenca kultivaĵo en Eŭropo, speciale en Norda kaj Orienta Eŭropo, kie la produktado por persono estas ankoraŭ la plej alta en la mondo, kvankam la plej rapida etendo en la produktado dum la 21-a jarcento okazis en suda kaj orienta Azio, kie Ĉinio kaj Barato ĉefas en la tutmonda produktado de 376 milionoj da tunoj, en 2021.

Kiel la tomato, la terpomo estas planto de la genro Solanum, kaj la vegetativaj kaj fruktaj partoj de la terpomo enhavas la toksinon solanino kiu estas danĝera por la homa konsumado. Normalaj terpomaj tuberoj kiuj estis kultivataj kaj stokitaj taŭge produktas glukozalkaloidojn en malgrandaj kvantoj neglekteblaj por la homa sano, sed, se verdaj partoj de la planto (ĉefe burĝonoj kaj ŝeloj) estas eksponitaj al lumo, la tubero povas akumuli sufiĉe altan koncentron de glukozalkaloidoj kiuj povas damaĝi la homan sanon.[9]

  1. "Potato – Definition". Merriam-Webster.
  2. (2001) “Geographic distribution of wild potato species”, American Journal of Botany 88 (11), p. 2101–12. doi:10.2307/3558435. 
  3. University of Wisconsin-Madison, Finding rewrites the evolutionary history of the origin of potatoes (2005) [1]
  4. (29a de Septembro 2005) “A single domestication for potato based on multilocus amplified fragment length polymorphism genotyping”, Proceedings of the National Academy of Sciences 102 (41), p. 14694–99. doi:10.1073/pnas.0507400102. Bibkodo:2005PNAS..10214694S.  Lay summary: International Potato Center - Centro Internacional de la Papa - CIP. Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2011. Alirita 24a de Novembro 2007.
  5. 5,0 5,1 Office of International Affairs. (1989) Lost Crops of the Incas: Little-Known Plants of the Andes with Promise for Worldwide Cultivation. doi:10.17226/1398. ISBN 978-0-309-04264-2.
  6. John Michael Francis. (2005) Iberia and the Americas: Culture, Politics, and History : a Multidisciplinary Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-1-85109-421-9.
  7. The potato sector. Potato Pro (2014). Alirita 31a de Decembro 2017.
  8. (Februaro 2008) “DNA from herbarium specimens settles a controversy about origins of the European potato”, American Journal of Botany 95 (2), p. 252–57. doi:10.3732/ajb.95.2.252. 41052277. 
  9. Mendel Friedman, Gary M. McDonald & Mary Ann Filadelfi-Keszi (1997). “Potato Glycoalkaloids: Chemistry, Analysis, Safety, and Plant Physiology”, Critical Reviews in Plant Sciences 16 (1), p. 55–132. doi:10.1080/07352689709701946. 

Developed by StudentB