The Canterbury Tales

The Canterbury Tales
novelaro • fabelaro • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Geoffrey Chaucer
Lingvoj
Lingvo meza angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1387
Ĝenro anglalingva literaturo
Loko de rakonto Kent
vdr
Gravuraĵo pri la rakontantaj pilgrimantoj por la dua eldono de The Canterbury Tales presita ksilografiaĵo de 1483.

The Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer (Esperante: La rakontoj de Canterbury) estas unu el la plej gravaj verkoj de angla literaturo. Ĝi estas inter la klasikaĵoj de la meza angla. La intrigo temas pri pilgrimantoj, kiuj elparolas siajn rakontojn al pilgrima kunveno sur la vojo al Canterbury. Multaj el la rakontoj elstaras pri priskribo de la vivo de la novaj burĝoj, precipe ĉe amhistorioj.

Canterbury-rakontoj estas konstruitaj kiel kolekto de rakontoj, kelkaj originalaj kaj aliaj ne, ligitaj unu al la alia tra kadrorakonto. En la kadrorakonto, diversa kaj bunta grupo de proksimume 30 pilgrimoj kiuj eliras el Londono kaj supreniras al la tombo de la martiro Thomas Beckett en Katedralo de Canterbury. La karakteroj de la pilgrimoj estas prezentitaj en la ĝenerala prologo fare de Chaucer, kiu mem partoprenas en la rakonto kaj vojaĝo kiel unu el la pilgrimoj. La partoprenantoj decidas okazigi specon de rakontokonkurso por agrabligi sian kunestan restadon survoje kaj ĉiu el ili laŭvice, aŭ intrude, rakontas sian rakonton.

La rakontoj, kelkaj humuraj kaj iuj seriozaj, ĉiuj traktas malsamajn aspektojn de homa naturo kaj bazajn homajn instinktojn. La rakontoj tuŝas, rekte kaj nerekte, temojn kiel amo, sekseco, geedziĝo, malfideleco, klasdiferencoj, avideco kaj pli. Tamen, la rakontoj diferencas unu de la alia laŭ ĝenro, skribstilo, lingva etapo kaj pli, kaj fakte estas sendependaj verkoj.

La verko estas skribita tute en mallongaj linioj rimitaj ĉe la fino, krom du el la rakontoj skribitaj kiel prozo. Evidentiĝas ankaŭ, ke neniu kompleta planado de la kompleta verko estis farita antaŭ ol ĝi estis skribita, sed ĝia formuliĝo estis farita dum la verkado. Multaj akademiuloj dividas la Canterbury-rakontojn en proksimume dek fragmentojn, kie ĉiu fragmento havas ligon inter la rakontoj tra voko de mediaciisto, ordigante la venontan nombron, ktp. sed inter tiuj dek partoj mem, la ligo estas sufiĉe loza.

Esperanta traduko de la ĝenerala prologo estis publikigita de Wilfred Bickley Johnson en 1980.[1]

  1. Translations and Adaptations, listed by country (angle). Global Chaucers. Alirita 2022-04-19.

Developed by StudentB