Tibeta lingvo | |
Priskribo de la mapo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Tibetaj lingvoj • centra tibeta lingvo | |
Parolata en | Tibeto, Ĉinghajo, Siĉŭano, Gansuo kaj Junano |
Parolantoj | 1 200 000 |
Denaskaj parolantoj | 1.2 milionoj |
Skribo | Tibeta alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Ĉinotibeta | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Tibeto[1] |
Reguligita de | Komitato por la Normigado de la Tibeta Lingvo (tibete བོད་ཡིག་བརྡ་ཚད་ལྡན་དུ་སྒྱུར་བའི་ལ ས་དོན་ཨུ་ཡོན་ལྷན་ཁང་གིས་བསྒྲིགས) |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | bo |
ISO 639-2 | tib |
ISO 639-3 | bod |
Glottolog | tibe1272 |
Angla nomo | Tibetan |
Franca nomo | tibétain |
La tibeta lingvo (tibete ལྷ་སའི་སྐད་, lha-sa'i skad) estas parolata ĉefe en Tibeto, Ĉinghajo, Siĉŭano, Gansuo kaj Junano de Ĉinio, kaj parte en Butano, Sikimo kaj Nepalo[2] .
La tibeta lingvo apartenas al tibetobirma grupo de la familio de la ĉinotibeta lingvaro.
La tibeta skribo estis kreita en la 7-a jarcento kaj konsistas el entute 30 silabsimboloj kaj 4 kromsignoj por indiki la vokalmodifojn[3].
Troviĝas multaj dialektoj, inter kiuj la lasaa dialekto estas la plej multe uzata.