Tino estas portebla (pli malgrandaj havas tenilojn), senkovrila, ligna kuvo cilindroforma kun rektaj daŭboj. La pli grandaj havas ovalan, kuvan formon kaj ili uzatis por sinbanado.
Tino uzatas ĉefe en la vitkultivado (vinfarado) por kolekto de la vinberoj. Ĝi ĝenerale estas pli granda ol 50 l, sed ekzistas tipoj por kolekto de la plenaj vinberoj kaj mosto, kiuj povas estis pli malgrandaj kun teniloj ĉerande.
Oni uzas tinon por grandaj endomaj plantoj, arbetoj; ĝi uzatis por fiŝtransporto en speciala formo (kun mallarĝa kolo), kolekto de faruno en muelejoj (ankaŭ ligna kuvo)
La okulfrapa diferenco estas al barelo, ke la daŭboj ne estas kurbigitaj, restas rektaj. La barelfaristo ne faras la manipuladon de kurbigo sed ja ĉiu ajn aliajn labormetodojn. (Li fendas, segas, rabotas (randon oblikve), alŝutas ringegojn, frezas fendon, almetas fundon, fiksas la tuton.)
La tino havas la formon kun rekta aŭ oblikva flanko (ĉesupre larĝiĝanta aŭ mallarĝiĝanta). Ĉe supre larĝiĝanta tino.
pliaj esprimoj
Tineto estas speco de ligna sitelo.