Tondro

Sono de tondro

Tondro estas la bruo kiun oni aŭdas dum la ŝtormo post la fulma malŝargiĝo.

Pro tio ke la propagaj rapidecoj de la lumo kaj la sono estas tre malsamaj, estas tempodiferenco inter la vido de la fulmo kaj la ekaŭdo de la tondro, kvankam la fenomenoj samtempe okazas. Ju pli granda estas la distanco inter la fulmo kaj la observanto, des pli granda estas la tempopaso inter la observoj de fulmolumo kaj tondrosono.


Developed by StudentB