Tordo

Momantoj de fortoj kreantaj tordokuplon

Tordo estas rezulto (efiko aŭ ago) sur objekto pro paro de fortoj, kiuj agas laŭ reciproke kontraŭa direkto en paralelaj ebenoj. La torda momanto Mx estas:

kie

F estas la vektoro de unu el la aplikitaj fortoj,

R estas la vektoro de distanco inter la pivotopunkto kaj la forto F,

X estas la signo de vektora produto;

do tiu momanto Mx estas perpendikla al la vektoro R, t.e. laŭ la x akso rilate la apudan desegnon.

Ofte oni parolas pri tordo, kiu fakte koncernas nur unu forto (momanto de unu forto). Pri tiu kazo, la tordoangulo , al la distanco x (se la angulo nulas al x=0), sekvas la formulon:

kie

  • estas la tordoangulo (mezurunuo radiano) al la distanco x,
  • Mx(x) estas la momanto de forto (mezurunuo Nm),
  • G(x) estas la tonda elasta modulo (mezurunuo Gpa),
  • IG(x) estas la kvarpolusa momanto, ĝi estas la momanto de surfaco rilate la gravitocentron de la transversa sekcaĵo (mezurunuo m4, metro je potenco kvar).

Se Mx(x), G(x) kaj IG(x) estas ne dependaj de x, la tordoangulo estas:

pri stango kun longo L:

Pri tordo kun du kontraŭaj fortoj, la torda angulo rilate unu ekstremon de la stango fare de la tordokuplo estas: , kaj rilate la alian ekstremon, ĉar pro simetrio la tordo angulo estas nul meze de la stango (x=L/2).


Developed by StudentB