Torrelavega [torelaBEga] (Turo de la Valkamparo) estas municipo kaj industria kaj komerca urbo en la aŭtonoma komunumoKantabrio (Hispanio). Ĝi situas je 8 kilometroj for de la bordo de la Kantabra Maro kaj je 27,5 kilometroj fore de la regiona ĉefurbo, Santandero. En ĝi kunfluas la riveroj Saja kaj Besaya.Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko Besaya. Ĝia plej alta loko estas 606 metroj, kaj la plej malalta, 12 metroj.