Torres-insularo | ||
---|---|---|
Topografia mapo de la Torres-insularo | ||
grupo de insuloj | ||
Akvejo | Korala Maro | |
Geografia situo | 13° 15′ S, 166° 37′ O (mapo)-13.25166.61666666667Koordinatoj: 13° 15′ S, 166° 37′ O (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 7 | |
Ĉefa insulo | Hiw | |
Tuta areo | 117,7 km² | |
Loĝantoj | 826 (2009) | |
Torres-insularo estas insularo en nordokcidenta Vanuatuo. Kune kun la Banks-insularo, ĝi apartenas al la provinco Torba.
La insuloj sume havas areon je 117,7 km2 kaj en 2009 havis 826 loĝantojn[1].
Ili estas nomataj laŭ la hispana navigisto Luis Váez de Torres, kiu malkovris ilin en 1606 kaj nomis ankaŭ la Toresan Markolon en Aŭstralio.