Toskanio | |
itale Toscana | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | TOS |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 22,990 km² |
Ĉefurbo: | Firenze |
Loĝantaro: | 3 729 641 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 162 loĝ./km² |
Provincoj: | Arezzo, Grosseto, Firenze, Livorno, Lucca, Massa Carrara, Pisa, Pistoia, Prato, Siena |
Komunumoj: | listo de 287 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 09 |
Prezidanto: | Eugenio Giani (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Toskanio aŭ Toskanujo (itale Toscana [toskana]) estas regiono en centra Italio.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 3 729 641 loĝantoj sur areo de 22 987,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 162 loĝantoj/km².
Ĝi limas sude kun Latio, kun Umbrio kaj Markioj oriente, Emilio-Romanjo kaj Ligurujo norde, kaj la Tirena Maro okcidente. Ĝi estas ofte konsiderata kiel unu el la plej belaj partoj de Italio.
Toskanio estis esence la naskiĝoloko de la Itala Renesanco, kaj ĝia arta heredaĵo inkluzivas arkitekturon, pentraĵon kaj skulptaĵoj, kolektitaj en dekoj da muzeoj, la plej konata el ili estas la Galleria degli Uffizi en Florenco.
Toskanio estas konata pro siaj vinoj (la plej fama el kiu estas Chianti, Morellino di Scansano kaj Brunello di Montalcino) kaj havas 120 protektitajn (naturaj rezervejoj).