Traknivela pasejo estas kruciĝo samnivela inter fervojo kaj ŝoseo aŭ piediranta vojo. Ambaŭ vojoj estas ĉe sama nivelo, male al ponto aŭ tunelo. Kiam alvenas trajno, ĉiam lumoj kaj sonoj avertas pri tio, kaj kutime ankaŭ malleviĝas barieroj, por eviti ke ankoraŭ iu ŝoforo de ŝosea veturilo mistaksas ke lastsekunde ankoraŭ eblas pasi la pasejon rekte antaŭ la alrapidanta lokomotivo.