Transilien H

Vagonaro Z 50000 en La Barre - Ormesson

Vagonaro Z 50000 en La Barre - Ormesson
Superrigardo
Numero de linio
Sistemo Transilien
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Historio
Malfermo 2001
Teknikaj trajtoj
Longo 138 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
50 stacioj
vdr

La Linio Transilien H, plej ofte simple nomita Linio H, estas linio de suburba trajno kiu priservas la nord-okcidentan Francilion. Ĝi ligas la stacidomon Parizo-Nord al tiuj de Luzarches, Pontoise kaj Persan - Beaumont tra stacidomo de Montsoult - Maffliers kaj tra stacidomo de Valmondois. Ĝi ankaŭ havas transversan branĉon liganta stacidomon de Pontoise al tiu de Creil tra stacidomo de Valmondois kaj tra stacidomo de Persan - Beaumont.

kreita en 2001 el la nord-okcidentaj trunkoj de la suburba reto de Parizo-Nord, linio H estas 138 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas averaĝe po 200 000 vojaĝantojn ĉiutage semajne[1]. Tial ke preskaŭ la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités) sed la fino de la transversa branĉo situas ekster la regiono, en Oise, en regiono Hauts-de-France, por stacidomoj situantaj trans la stacidomo de Bruyères-sur-Oise. Pro tio, koncernaj stacidomoj ankaŭ troviĝas ekster tarifa zono de Navigo-karto.

  1. Transilien - La ligne H en chiffres Arkivigite je 2012-04-11 per la retarkivo Wayback Machine.

Developed by StudentB