Traun (Traŭno) estas rivero de 153 km en Supra Aŭstrio (Aŭstrio), fluanta de dekstre en la Danubon en la urbo Linz. La averaĝa forfluo estas 135 m³/s. Inter la riveroj Enns kaj Traun etendiĝas la "Traunviertel". La plej granda parto de la akvoj de Salzkammergut forfluas per Traŭno.