Tria Laterana koncilio | ||
---|---|---|
sinodo koncilioj de Laterano | ||
Komenco | 5-a de marto 1179 vd | |
Fino | 19-a de marto 1179 vd | |
Antaŭe | Dua Laterana Koncilio vd | |
Poste | Kvara Laterana Koncilio vd | |
Tria Laterana Koncilio | |
---|---|
koncilia dato | 5-a ĝis 19-a (22-a ?) de marto 1179 |
akceptita de | la romkatolika eklezio |
antaŭa koncilio | Dua Laterana Koncilio |
posta koncilio | Kvara Laterana Koncilio |
kunvokita de | papo Aleksandro la 3-a |
prezido | papo Aleksandro la 3-a |
partopreno | 302 episkopoj |
temoj | precipe simonio, elekto de novaj papoj, instruoj de la kataroj kaj valdenanoj |
konciliaj dokumentoj | 27 "kanonaj" dokumentoj |
La Tria Laterana Koncilio okazis dum marto 1179 sub prezido de papo Aleksandro la 3-a en la papa palaco Laterano en Romo.
Laŭ la romkatolika nombrado temis pri la dekunua ekumena koncilio. La kunvenon partoprenis 302 episkopoj.
La koncilio forigis la lastajn subtenantojn de la kontraŭpapo el la katolika klerikaro. Ĝi metis la valdenanojn sub observo de la katolika Eklezio kaj deklaris, ke la kataroj estu herezuloj kaj estu eksigitaj el la Eklezio, postulante la restarigon de eklezia disciplino. La ne-ekleziajn regantojn la koncilio alvokis al la armita batalo kontraŭ la herezuloj kaj kompense promesis la pardonadon de personaj pekoj.