Tridimensia printado, ankaŭ 3D printado estas ajna el variaj procezoj en kiuj materialo estas arigita aŭ solidigita pere de komputila kontrolo por krei tri-dimensian objekton,[1] dum kiu la materialo estas kunaldonita (kiel likvaj molekuloj aŭ polveroj por esti kunfuziitaj). 3D printado estas uzata kaj por rapida prototipoj kaj por aldona fabrikado. Objektoj povas esti de preskaŭ ajna geometria formo kaj tipe estas produktitaj uzante ciferecajn modelajn mezurojn el 3D modelo aŭ alia elektronika informofonto kiel Aldonfabrika Dosiero (AFD) (kutime en sekvencaj tavoloj). Estas multaj diversaj teknikoj, kiel stereolitografio (SL) aŭ fuzi-stoka modelado (FSM)[2]. Tiele, male al la materialo forigita el stokado en la konvencia maŝinprocezoj, 3D printado aŭ la Aldonfabrikado konstruas tri-dimensian objekton el komputil-helpa desegno (CAD) modelo aŭ dosiero AFD, kutime pere de sinsekva aldona materialo el tavolo post tavolo.[3][4]
La termino "3D printado" origine aludis al procezo kiu metas ligenton sur polvan kuŝejon pere de inkoĵeta printilo el tavolo post tavolo. Pli ĵuse, la termino estas uzata populare por enhavi pli ampleksan varion de aldonfabrikaj teknikoj. Usono kaj internaciaj teknikaj normigoj uzas la oficialan terminon aldona fabrikado (additive manufacturing) por tiu larĝa senso.