Trunk(o)boato estas boatotipo el unusola kavigita arbotrunko (vidu ankaŭ pirogo). Ĝia nomo en multaj aliaj lingvoj estas "Unu-arbo" (germane: Einbaum, greke: monoxylon, …) kaj tiel aludas ĝian specifan konstruadon.
Trunkoboatoj estas tradicia akvotransportilo ĉe indiĝenaj popoloj; tute alie konstruata tre antikva akvotransportilo estas la kanuo kovrita per felo aŭ arboŝelo. Trunkoboatoj estas la plej antikvaj boatoj trovitaj de arkeologoj (ĉar ili kompreneble konserviĝas pli bone ol la pli delikataj kanuoj). Konserviĝis trunkoboatoj el la ŝtonepoko (antaŭ pli ol -6.000) en diversaj eŭropaj landoj.
Ĉar la boato estas farita el unu trunko, la maksimuma grandeco de la boato dependas de la grandeco de la lokaj arboj: en tropika Afriko ekzistas ekzempleroj por 70 personoj. Foje la parietoj estas plifortigataj per varangoj.
Johannes Voss de 1901-1904 veladis ĉirkaŭ la mondo per fama trunkoboato "Tilikum". Hannes Lindemann en 1956 veladis trans Atlantiko per trunkoboato "Liberia".