Turfa tegmento estas tradicia Skandinavia tipo de verda tegmento, kovrata kun turfo sur kelkaj tavoloj de betulŝelo, sur milde deklivaj lignaj tegmentaj latoj.
Ĝis la malfrua 19-a jarcento, ĝi estis la plej ofta tegmento sur regionaj trabodomoj en Norvegio kaj grandaj partoj de la resto de Skandinavio. Ĝia disvastiĝo korespondas al disvastiĝo de la trabo-konstruaĵa tekniko en la regiona, tradicia arkitekturo de Finnlando kaj la Skandinavia duoninsulo. La pezo de proksimume 250 de kilogramoj per m² de turfa tegmento estas avantaĝo, ĉar ĝi helpas kunpremi la trabojn kaj fari la murojn pli kuntena. En vintro la tuta ŝarĝo povas pliiĝi al 400 ĝis 500 kg per m² pro neĝo. Turfo ankaŭ estas racie efika izolanto en malvarma klimato. La betulŝelo sube certigas, ke la tegmento estos akvo-izola.
La termino 'turfa tegmento' estas iom misgvida, ĉar la aktiva, akvo-rezista elemento de la tegmento estas la betulŝelo. La ĉefa celo de la turfo estas teni la betulan ŝelon lokigita. La tegmento povus tiel nomiĝi "betulŝela tegmento", sed ĝia herba ekstera aspekto estas la kialo de ties nomo en Skandinavio: norvege kaj svede torvtak , islande torfþak.
La turfa tegmento estas konvena al kompreno de la dinamiko de natura interŝanĝo, ĉar la materialoj estas ĉie ĉe la konstru-loko kaj kostas nenion, kvankam la konstruado mem estas ege labor-necesa. Ĝi estis tipa hejmo en la epoko kaj najbaroj kutime estis invititaj partopreni la tegmento-konstruon. La norvega termino 'dugnad' signifas establitan kutimon en kamparaj komunumoj, kie grandaj konstru-laboroj estis plenumitaj kun helpo de najbaroj.