Liro | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Turkio |
Subdivido: | 100 Kuruş (cendoj) |
Kodo laŭ ISO 4217: | TRY |
Mallongigo: | TL |
Ŝanĝokurzo | 1 EUR = 2,34 TRY 1 TRY = 0,426 EUR (januaro 2013) |
La turka liro (Türk Lirası, ISO-kodo TRY) estas la oficiala valuto de la ŝtatoj Turkio kaj Norda Kipro. Ĝi enkondukiĝis per valuta reformo la 1-an de januaro 2005 kaj anstataŭigas la antaŭan valuton turka liro (ISO-kodo TRL): unu miliono da malnovaj turkaj liroj interŝanĝiĝis al unu turka liro.