Turo

Ĉi tiu artikolo temas pri alta konstruaĵo. Por ŝakpeco rigardu la paĝon Turo (ŝako).
Turo de la Palazzo Pubblico de Siena (nome la signoriaurbodomo de tiu urbo-ŝtato itala dum la Antikva Reĝimo).
Oblikva turo en Pisa.

Turo estas aparta konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo, kiu havas okulfrape pli da alto ol larĝo, kaj kies formo pli similas al kolonoarbo ol al tiu de domotomboŝtono.

Ofte turo estas parto de alia konstruaĵo. Ofte malfacilas distingi inter nubskrapulo kaj turo - la rektangulaj kutime nomataj tiel kaj la pintiĝantaj tiel ĉi. Precipe en la mezepoko ĉu milit-cele aŭ loĝej-cele konstruiĝis turoj. En Jemeno oni konstruis altajn loĝejojn. Turojn oni konstruadis ĉu por akiri superrigardon, ĉu por montri sian potencon aŭ por aliaj celoj, estetikaj, sociaj, kulturaj, praktikaj ktp.

Krom milita apliko, oni uzas turojn ankaŭ por pacaj celoj. Oni povas tie ĉi, ekzemple, konduki astronomian observadon, instali akvan rezervujon, translacii signalojn per optika telegrafo. Oni ofte pendigas en turoj sonorilojn (en kristanaj landoj) aŭ oni havigas konvenan lokon por la muezino (en islamaj landoj) kaj oni instalas horloĝon sur ekstera muro de turo; tiu ĉi tradicio naskiĝis en mezepokaj eŭropaj urboj. Lumturo permesas averti ŝipojn kaj indiki ĝustan vojon nokte per lumo kaj nebule per fajfilego. Pli frue oni uzis turojn ankaŭ por observado pro incendioj kaj inundoj; se aperis serioza minaco, oni avertis la civiton per koloraj flagoj, globoj aŭ lanternoj, kiujn oni altigis super la turo.

Pli ĵuse, la termino uzatas por aludi diversajn teknologiajn strukturojn, same kiel konstruaĵojn por oficejoj aŭ loĝejoj de granda alteco. La turoj estas unu el la ĉefaj urbaj simboloj kaj ikonoj, kaj konstituas la "personecon" de urbo. Oni ne bezonas rekte nomigi la simbolajn turojn por scii pri kiu temas ĉe la kazoj ekzemple de Parizo, Berlino, Sevilo, Pisa ktp.

La plej frua referenco al tiuj konstruaĵoj troviĝas en la Biblio: nome la epizodo de la turo de Babel, kiu estas konsiderata inspirita el la ziguratoj de Mezopotamio. Ĉe la fortikigitaj limes de la Romia Imperio oni konstruis turris kaj burgus, antaŭaĵoj de la tur-domoj mezepokaj.[1][2] La Mezepoko estis periodo karakterizita per la konstruado de militaj kaj religiaj turoj (kaj kristanaj kaj islamaj). En aliaj civilizoj for de la Okcidenta civilizo oni konstruis ankaŭ turojn kun similaj formoj, celoj kaj funkcioj (bazaj piramidoj de Mezameriko, silentoturoj de la Zaratuŝtrismo, gopuramoj de Barato, ĉinaj pagodoj, japanaj kasteloj, ktp); en kelkaj kazoj eĉ kelka antikva urbo konstruis loĝejojn en alteco, kiel ĉe Ŝibam (Jemeno), la Manhatano de la dezerto.

La kapablo elvokiva de la turoj igis ke oni uzis ĝin ofte en la arto, kaj same ĉe la vidaj artoj kaj en la literaturo (La Du Turoj de la serio de romanoj La Mastro de l' Ringoj de J. R. R. Tolkien), kie la arketipo kies simbolo estas turo povas havi diferencajn signifojn, sed ĉiam ligitaj al izolado: eburturo,[3] kiam ĝi estas pozitiva, aŭ eĉ subpremado kaj karcero, ĉefe pro la historia transcendo de la subpremada funkcio de multaj turoj, identigitaj kun la povo (la Turo de Londono, la turoj de Bastille).

Laŭ Francisko Azorín turo estas Konstruaĵo tre alta proporcie al ĝia long-larĝeco.[4] Li indikas etimologion el la greka turris, tursis (fortikaĵo, kastelo), kaj de tie la latina turris. Kaj li aldonas la terminojn lumturo, por turo starigita por fari lumsignojn malproksime videblajn; kaj turdomo, por domo, alte kiel turo, kun multegaj etaĝoj.[5]

  1. Sidney Toy (1985). Castles: Their Construction and History. Courier Dover Publications. ISBN 0-486-24898-4 (reeldono de Castles: A Short History of Fortification from 1600 B.C. to A.D. 1600. London: Heinemann, 1939). Fonto citita en en:Tower house
  2. Un segundo modelo constructivo... Las casas-torre, en Actas del II Encuentro de Historia de Cantabria, Universidad de Cantabria, 2005, ISBN 84-8102-954-8, vol. I, p. 329.
  3. Hispanoteca. Arkivita el la originalo je 2015-01-28. Alirita 2015-02-11 .
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 206.
  5. Azorín, samloke.

Developed by StudentB